Géza Bene (pentristo)
Géza Bene | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bene Géza |
Naskiĝo | la 1-an de aprilo 1900 en Csáca (Hungara reĝlando) |
Morto | la 22-an de majo 1960 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 22-1-98 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto |
Géza Bene, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bene Géza estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.
Géza Bene [1] Arkivigite je 2018-02-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de aprilo 1900 en Csáca (Hungara reĝlando, nuntempa Čadca en Slovakio), li mortis la 22-an de majo 1960 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Bene lernis en Ruttka kaj Igló, li aĝis 10, kiam li atingis la unuan lokon en pentrokonkurso en Munkeno. Li batalis dum la 1-a mondmilito, sed li malsanuliĝis. Baldaŭ li akiris pedagogian diplomon en 1918. Inter 1921 kaj 1925 li studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis Viktor Olgyai kaj János Vaszary (pentristo). Por vivteni sin li laboris en bakejo, krome li estis lerneja instruisto. Li debutis en ekspozicio en 1926. Inter 1948-1957 pro la tiutempa politiko (frua socialismo) li evitis la publikecon.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1947 • Budapeŝto
- 1958 • Arthalo Budapeŝto
El grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto inter la mondomilitoj
- 1948 • Budapeŝto
- eksterlande en Krakovo, Florenco, Venezio, Zuriko, Stokholmo, Vieno
El memorekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Reggel a városban (1930)
- Táj lovakkal (1932)
- Kertem
- Naplemente
- Szentendre (1940)
- Kék kompozíció (1942)
- Piros fák (1946)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2018-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-17 per la retarkivo Wayback Machine